LG-Bonvenon
plena pagho   Pri la Mastro de l'Ringoj de Tolkien kaj la filmo de Peter Jackson | el LG-118 p.3-7

 

De libro ĝis filmo

De kvindeko da jaroj furoraj libroj ofte transformiĝas en filmojn. Kelkaj eĉ timis ke tia transformado paralizos la libromerkaton kaj iom post iom kondukos al malapero de libroj. Feliĉe, ne tiel okazis. Male, startis retronutrada procezo inter eldonado kaj filmoproduktado: libroj prireklamas filmojn, filmoj stimulas librovendadon. Tio ĉi ne estis antaŭvidebla supozinte ke libro kaj filmo havas malsamajn kreo-regulojn kaj malsamajn publikojn. Fakte, verkado de scenarlibro multe similas al verkado de teatraĵo; kaj parto de libramantoj estas ankaŭ filmamantoj.

Veras ke filmo kreas aldonan aĉetantaron por la libromerkato kaj ke kelkaj aĉetintoj eĉ legas la librojn aĉetitajn kaj ekhavas kulturan pliriĉiĝon; restas tamen ke la filmospektantoj kiuj neniam legadas librojn estas misgvidataj, ĉar oni ne povas transformi libron en filmon sen misformado. Literaturo kaj filmkreado estas ja artoj tre malsamaj. Tiu kiu kredas ke per du horoj de amuza sidado en kinejo estas atingebla la sama spirita trezoro kiel per legado de libro, tiu grave eraras. Li ankaŭ eraras se li kredas ke per filmospektado li povas havi parton de la beletra esenco de iu libro. Li havas nur la rakonton, la pakaĵon de tiu ĉi esenco. Li maltrafas tion kion Marc-Mathieu MÜNCH nomis "vivefekto" kaj sen kio ne ekzistus beletro. La fakto ke li eble eniris alian vivefekton, tiun de bone farita filmo, ne ŝanĝas la antaŭan maltrafon en trafon.

Studante la teknikon verki filmscenaron mi ekkonsciiĝis ke oni devas foroferi ĝuste tiujn tekstopartojn kiuj konsistigas la vivefekton por anstataŭi ilin per bildoj kaj dialogoj. Envere, oni ne 'portas sur ekranon' iun libron, oni kreas novan kaj malsaman artaĵon deirante de la plej eksteraj elementoj de la libro. Tiu ĉi artaĵo devas kuntaŭgi kun la postuloj de la filmomerkato kaj kun la reganta ideologio de la celata publiko.

Se estas tiel, oni povas studadi la regantan ideologion en ia socio komparante iun libron kun la filmoj tiritaj el ĝi. Tiun ĉi komparadon ege faciligas la moderna tekniko disponigante la filmojn per magnetoskopaj kasedoj kaj digitalaj diskedoj legeblaj per komputiloj. Mi volis elfari unuelan studon tian. Oni ja realigis, surbaze de la trivoluma proza epopeo de John Ronald Reuel TOLKIEN, La Mastro de l' Ringoj, dekhoran filmon kies kvin (1) DVD-diskedojn mi ricevis donace. Mi ricevis aldone 5 diskedojn de "suplementoj" kiuj priskribas la cirkonstancojn de la filmado mem. Aldone mi jam havis DVD-diskedon pri la bildfilmo La Mastro de l' Ringoj far la filmisto Ralph BAKSHI. Do la tri filmoj de Peter JACKSON kaj la film(et)o de Ralph Bakshi disponigis al mi facile studeblan materialon.

Pri la verko mem de Tolkien mi jam akiris bonan konon komparinte ĝian originalan anglan tekston kun ĝiaj tradukoj esperanta, franca, greka kaj hungara. Pri tiuj ĉi tradukkomparadoj ĉi tie mi diras nur ke la esperanta traduko de William AULD estas la plej fidela kaj ankaŭ la plej plaĉa, parte pro la poemo-tradukaĵoj pli sukcesaj ol aliie, sed ke, bedaŭrinde, ĝi ne estas kompleta (2); ke la hungara traduko de Árpád GÖNCZ, lingve tre bona, estis al mi tre utila ĝuste pro siaj tradukeraroj kiuj ofte kuntaŭgis kun la ŝanĝoj de la teksto tolkien-a en la filmoj de Jackson (3); ke la traduko greka de E. KHATZÊTHANASÊ-KOLLIA manipuladas plej lerte la multajn miterojn de la teksto; ke la traduko franca estas fidela ĝis malbeleco. La originalan tekston mi ellegis kvinfoje, la esperantan tradukon dufoje, la aliajn po unufoje. La filmojn mi elspektis po kvarfoje. Kiomfoje mi konsultis la tekston aŭ la filmojn, mi ne scipovus diri.

Por science elmeti ĉiujn miajn rezultojn mi devus verki plurcentpaĝan referaĵon, kiun, krom kelkaj kolegoj, neniu legus. Ĉi tie mi intencas doni nur specimenojn, kiuj iom kontribuas al la kompreno de la ideologia strukturo de nia baspe (4) regata mondparto. Estas ja evidente ke la misformadoj de la tolkien-a teksto, ĝi mem jam okcident-eŭropa, respekuladas la guston kaj sentemon de la baspa publiko celata de la Jackson-aj filmoj.

Tempo mekanisma

Tuj post la unua spektado de la filmtriopo mi notis ke en la tri filmoj titolitaj same kiel la tri partoj de la tolkien-a verko (5), la diversaj scenoj ne sekvas la tolkien-an ordon de la ĉapitroj. Ĉi tio estas aparte okulfrapa en la tria filmo, La reveno de la reĝo, kiu enhavas la kvinan kaj sesan librojn, estis traplektita per ĉapitroj prenitaj el la libroj tria kaj kvara, kiuj konsistigas la duan parton (6). Plikontrastigas la tempan reorganizadon la fakto ke la tri filmoj ne komenciĝas kaj ne finiĝas je la samaj tempopunktoj kiel la tri partoj de la verko.

La teamo de Jackson kreas en la filmoj linearan kronologion taŭgan al determinisma historiografio. Sed unuela celo de Tolkien estis ĝuste komprenigi al siaj legantoj la temposenton de la frua mezepoko, kies studado okupis grandan parton de lia intelekta vivo. En la filmoj la estinto determinas la estonton. Precize tiel komprenas la tempon kaj la historian determinismon la homoj robotigitaj de la atlantika mondo, ĉar tiel ĝin komprenas teknikistoj kaj scienculoj, ĉiuj kiuj ne kapablas kompreni tempan dialektikon, kaj plifortkiale, tempan simbolismon.

Ĉe Tolkien la estanto determinas la estinton kaj estonton; la estonto, la estinton kaj estanton. Tolkien parolis pri sia teorio de "eu-katastrofoj", aludante la grekan etimologion de la vorto "katastrofo" el "kata-" (suben, kontraŭ) kaj "strophein" (returniĝo), en kiu eventoj katastrofaj (kiel, ekzemple, la kapto de Frodo fare de Ŝiloba) estas en si mem feliĉaj pro la efiko de la estonto (pro la memdetruiga interbatiĝo de orkoj en la turego de Cirito Ungol).

Tia eu-katastrofo estas ankaŭ la memmortigo de Denetoro, kiu vidis la Ringoportanton morta en la palantiro (5.7) sed ne la triomfintan Sam-on. Ankaŭ la akcidento de Grinĉjo kun la Ortank-a palantiro (3.11) estas "eu-katastrofo", ĉar ĝi aliigas la naturon de unuela pasinta ago de Sarumano. Tute same ni rajtas analizi ankaŭ la kaptitecon de Grinĉjo kaj Gaja (3.3), kaj multajn aliajn eventojn de la libro.

La spegulo de Galadriela (2.7) "montras kio estis, kaj kio estas, kaj kio poste okazos. Sed kiun el ili [vi] vidas, eĉ la plej saĝa ne ĉiam povas scii". Vidi fragmenton de la estonto determinas kompreneble la estanton, ĉar oni ekagas jen por konservi kaj pligrandigi, jen por malkonstrui la viditan fragmenton. Kiam komencas la sieĝo de Gondoro, tiam Frodo grimpas la ŝtuparon de Cirito Ungol. Ni vidas la du scenojn unu post la alia, en la tria filmo (III-23, III-24). Sed la evento ĉe Cirito Ungol estas en la kvara libro (4.8), kiun ni jam legis kaj ne forgesis, kiam Gandalfo alvenas en Gondoro (5.4). Kaj ĝuste, laŭ la spirito de la libro, la magiisto alvenas tiumomente, ĉar li estas gvidata per sia intuo pri la sorto de Frodo. Li 'iel' scias kion Frodo estas faranta, same kiel li 'iel' scias kion faros, pli precize 'kion estas faronta', la Malamiko.

Ĉi tio, cetere, estas facile komprenebla kun minimuma mitologia kulturo ne superanta la nivelon de unuela Plutarko; ĉi tio estas analizita de Sartre kiam li priskribas (parolante pri la vertiĝo) kiel la "por-si-o" donas rendevuon al si mem en la estonto; kaj mi supozas ke ankaŭ Jackson komprenis tion ĉi. Sed Jackson konas la publikon celatan de la grandbuĝeta filmo. "Dektrijaraj spektantoj nepre komprenu!" Li do vivisekcas la libron per kutima brutaleco de profesiuloj. Li foroferas la nuancoplenan, komplikan, mitologian tempon kaj ŝtopas la rakonton en la plej vulgaran kaj plej kompreneblan temposistemon. Ĉiu havu sian merititan tempon!

Honoro kaj fideleco

Jen konceptoj vomataj de baspoj. Herooj puraj (laŭ ili) ne ekzistas. Nobelo ne rajtas esti nobla. La filmoj aldonas homecajn difektojn al la tolkien-a rakonto, kaj klopodas egale disdoni ilin inter ĉiuj rolantoj. En la filmoj eĉ Elrondo, la elfo-reĝo nemortala, ekhavas freudajn kompleksojn. Denetoro, la reganto de Minaso Tirit, kiu en la libro freneziĝas pro la frakasa pezo de la respondeco en senesperaj cirkonstancoj, fariĝas en la filmo (III-21, III-22, III-28) kruela tirano maljusta kaj maniula, simila al ia Nerono en peplo-filmo holivuda. En la filmo la kvar hobitoj ofte parolas senrespekte al siaj superuloj; ankaŭ tio ĉi ne okazas en la libro. La filmo sugestas ke Aragorno ne nur kompatas, sed ankaŭ amordeziras la princinon Eovina kaj ke li eĉ fariĝus 'malfidela' al la elfa princino Arvena se ĉi lasta ne revenus por sukube reanimi lian amon. Arvena diskutadas siajn amproblemojn kun sia patro kvazaŭ ŝi estus juda burĝino el ia libro de Elias Canetti. Ĉio ĉi ne kuntaŭgas kun la etoso de la libro de Tolkien, nek kun ĉio kion ni scias pri la frua mezepoko angla-saksa.

La plej signifa ĉi-klasa falsigo estas la misformado de la rilatoj inter Frodo kaj lia servisto Sam. La teamo de Jackson artefaris eĉ konflikton oponantan Frodon al Sam: Golumo kalumnias Sam-on kaj Frodo forpelas lin (III-27). Nenio tia okazis en la libro nek povis okazi. La honorsento feŭda determinas la rilatojn inter la du personoj. Se Frodo estus opiniinta ke Sam perfidis lin, li estus batinta aŭ mortiginta la fian serviston. Eble li estus pardoninta, sed neniel li estus maldunginta Sam-on kiu ne estis dungito. Servisto rilatis al sia mastro kiel filo al patro, per respekto kaj amo; lia honoro estis servadi. En la libro de Tolkien la rilatoj inter Frodo kaj Sam estas ĉiam klaraj kaj sennubaj, de la komenco ĝis la fino de la libro. Se foje Frodo, pro la nekoncepteblaj suferoj kiujn trudis al li la ringoportado, estis maljusta, aŭ eĉ kruela, li rajtis esti tia: li estis la Mastro; kaj Sam sciis tion. Liaflanke, Sam estus preferinta morti drone, ol ne plu servi sian mastron (2.10). Kompreneble tiaj rilatoj kaj sentoj estas nekompreneblaj de baspa publiko. Jackson sciis ke li perdus sian publikon se li volus prezenti puran amon, heroojn senmakulajn kaj rilatojn feŭdajn. Nuntempaj homoj ne nur opinias ke tiaĵoj ne ekzistas, sed koleriĝas kiam io nobla iel ekaperas por kontrastigi ilian esencan malnoblecon. Se malnoblulo povus kompreni noblecon, li fariĝus nobla.

Infaneckultado kaj feminismo

La rakonto tolkiena revivigas epokon antaŭ-trubaduran; nenie en ĝi ekzistas aludoj pri muziko kaj poezio por la nura amuzo de Damoj. La socioj de Rohano kaj Gondoro donas al la virinoj la rajtojn kaj devojn kutimajn en patriarkioj. La socio de elfoj en Lotlorieno estas matriarka. Ĉe la Malamiko ŝajne ne ekzistas virinoj, almenaŭ oni neniam parolas pri ili.

Malmulte temas pri virinoj en la libro de Tolkien kaj preskaŭ neniam pri infanoj. Tiel estas ankaŭ en la frua angla-saksa literaturo kies modeligo estas La Mastro de l' Ringoj. Tute alie staras la afero en la filmo. Tie fivarbas spektontojn la plej vulgara baspa feminismo. Por plaĉi al sia publiko Jackson ne hezitas inventi en la libro neekzistantajn aventurojn. La fajna kaj etera Arvena estas devigata en la filmo ne nur ŝvitigi siajn gluteojn sur vitra selo interkrurigante sian rajdbeston, sed ankaŭ svingi glavegon evidente tro pezan por ŝi kaj embuski Aragornon, la profesian batalanton, nur por elmontri sian militist(in)an superecon. Tiu ĉi sceno (I-26) estas tiel neverŝajna kaj misgusta, ke mi ekmemoris filmaĉon usonan en kiu marsoldatino kaptita montras egalecon al siaj viraj kamaradoj per elkraĉado de blasfemotorento kronita per: "suĉu mian k...on !".

Ĉi tiu pseŭdo-feminisma manio ĉiurimede pruvi ke virinoj superas virojn en ĉiuj perfortaj kaj malpurigaj agoj ankoraŭ ne ekzistis en la kolektiva nekonscio kiam Tolkien verkis La Mastro de l' Ringoj-on. Tolkien ne povis elpensi virgulinon kiu, nur por ŝercadi, metus nudan klingon sur la gorĝon de sia fianĉo. En la tolkien-a rakonto, la hobita kvaropo, gvidata de Aragorno, estas fuĝanta al Rivendelo kaj renkontas survoje elfan skolton, Glorfindelon, kiu estas tiom vira kiom elfo povas esti, kaj kiu pruntedonas sian ĉevalon al la vundita Frodo. Frodo, rajdante sola (ne kvazaŭ knabeto en la panjeca sino de Arvena!) eskapas, dank'al la rapideco de elfa ĉevalo, la persekuton de la Nazguloj.

Cetere, tiam, Frodo estas 50-jara matura viro. En la filmo ĉio estas aranĝita tiel ke 13-jaruloj povu sin asimili al la hobitoj. Jackson volas elprofiti larĝe disvastigitan miskomprenon, la famon laŭ kiu La Mastro de l' Ringoj estus fe-rakonto taŭga por infanoj.

Veras ke la amikoj de Frodo, Grinĉjo kaj Gaja, du nobelaj Tjukoj, estis ankoraŭ adoleskuloj kiam okazis la 111-jariĝo de Bilbo kaj la 33-jariĝo de Frodo, ili tamen havis tiam pli-malpli la aĝon de la ŝekspira heroo Romeo, kaj ne verŝajnas ke ili estus permesintaj al iu ajn ke li kaptu ilin par la oreloj, kiel faras Gandalfo en la filmo. Sed, en la libro la "kunularo de la Ringo" formiĝis 17 jarojn post la foriro de Bilbo: tiam Frodo estis 50-jara kaj la Tjukoj pli ol 30-jaraj. Neniel temas pri infanoj. Temas, se vi deziras ian komparon, pri kleraj, saĝaj kaj kuraĝaj pigmeoj, spirite pli kapablaj ol la homoj stature duoblaj. Malgraŭ ĉio ĉi, en la filmo ili kondutas al ili kiel baspoj al siaj infanoj. Ne tiel kiel oni kondutis al infanoj en la frua mezepoko, sed tiel kiel oni kondutas al infanoj en nia baspa mondo.

La hobitoj havas en la filmo ĉiujn tiel nomatajn "rajtojn de infanoj" por ke la spektontaj infanoj povu sin rekoni en ili kaj ĝui la spektaklon: ili rajtas esti bruaj, impertinentaj, postulemaj, malobeemaj, senhontaj kaj egoismaj. Oni ofte atribuas al ili meritojn de aliaj rolantoj. Ekzemple, en la filmo, Gaja kaj Frodo trovas pasvorton, kiun Gandalfo vane serĉas: la infana naiveco triumfas super la scienco de saĝuloj! En la teksto, hazarda kaj naiva demando de Gaja, donas al Gandalfo ideon pri la solvo de la problemo kaj Gandalfo trovas kaj prononcas la pasvorton.

En la filmo Boromiro kaj Aragorno instruas al la du Tjukoj skirmadon, kaj ili montriĝas pli lerta ol la du majstroj (I-30); kompreneble, nenio tia okazas en la libro.

Por flatadi la infanolatrion de la publiko Jackson inventas scenojn kun infanoj sen ia rilato kun la teksto de Tolkien (II-5; II-39). Ni tamen ne estu tro severaj al Jackson. La kompreno de La Mastro de l' Ringoj kiel fe-rakonto, en kiu Frodo estus Elinjo Fingreto, estas tiagrade disvastigita, ke eĉ spertaj tradukistoj enfalis la kaptilon. En la hungara traduko de La Mastro de l' Ringoj, Árpád Göncz atribuas (per tradukeraro!) al Gaja la venkon super la terura reĝo de ringfantomoj, kiun mortigas fakte Eovina: "Eovina! Eovina! - kriis Gaja. Tiam ŝanceliĝe, baraktante por stariĝi, per sia lasta forto ŝi (7) enbatis sian glavon inter kronon kaj mantelon, dum la ŝultregoj kliniĝis antaŭ ŝi." (5.6). Malgraŭ la fakto ke la kunteksto indikas ke viro ne povas mortigi la Nigran Rajdanton, la fabela evidenteco ke la infano-hobito-nano devas triumfi super la giganto estas tiel forta ke ĝi erarigas la tradukiston. Ĉi tiun kaptilon Jackson ne enfalis kaj li kapablis eviti multajn aliajn. La filmoj de Jackson estas envere tre bonaj en sia kategorio, kaj mi ne intencas malkontribui al ilia sukceso. Iru kaj spektu ilin se vi ŝatas tiajn filmojn!

Mia klopodo estas nur atentigi pri niaj modernaj superstiĉoj kiuj malhelpas la simplan, senpasian komprenon de la mondo ĉirkaŭ ni. La "specimenoj" supre elmetitaj eble sufiĉas por komprenigi kian bonan minejon de psikosociaj analizoj disponigas al ni la moderna teknologio. Sufiĉas posedi libron el kiu oni tiris filmon; sufiĉas posedi tiun ĉi filmon sur ajna subtenanto, kaj se oni havas iom da tempo kaj bonan komputilon, oni povas videbligi ĉiujn kolektivajn histeriojn de nia epoko.

(1) Pri la dua parto, La du turegoj, mi ricevis nur la kinejan version unudiskedan.
(2) Mankas la aneksaĵoj fine de La reveno de la reĝo, ĉirkaŭ 150 paĝoj, tre ofte utiligitaj en la filmoj de Jackson.
(3) Tradukeraro ja montras kiel oni povas miskompreni tekston.
(4) BASP (angle: WASP) = Blankula Angla-Saksa Protestanta. Estas komforte nomi "baspa" kozon iel devenintan el la materi-al-isma (ne "materiisma"!), mekanisma, empiriisma, individu-al-isma kaj kapitalisma mondkoncepto nun tutmondiĝanta, sed naskiĝinta en okcidenta eŭropo kaj norda Ameriko.
(5) La kunularo de l' ringo; La du turegoj; La reveno de la reĝo.
(6) Jene: 3.8; 3.9; 3.10; 3.11; 5.1; 5.2; 5.3; 4.7; 4.8; 5.4; (-); 4.9; 4.10; (-); 5.5; 5.6; ...
(7) "she" ankaŭ en la angla - sed "lecsapott" (enbatis) rilatas al Gaja (Trufa) en la hungara.

 
 
Eugene de Zilah
 



© La Gazeto - 2003.10.31 - 2009.02.15. Viajn rimarkojn al TTT-red.