LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-21 p.3

 

Rushdie kaj Ni

Diriĝis, ke mortiganto per glavo mortos per glavo, kaj multe da Eŭropaj landoj konsideris la Kristan parolon ankoraŭ tro maldolĉa: ni ne plu havas mortopunon eĉ por la plej abomenindaj teroristoj aŭ infanmurdintoj. Kaj nun ŝijaisma Moŝto promesas tri milionojn da dolaroj por heroa musulmano mortigonta la Britian verkiston Salman Rushdie. Kion do li faris sufiĉe teruran por ke la Irania ĉefpastro decidu lian morton malgraŭ internaciaj premoj kaj diplomatiaj danĝeroj. Nu, li verkis blasfeman libron. Ni ne komprenas. Jam de ducent jaroj la Eŭropaj artistoj eluzas la religian materialon por fabriki pli-malpli bonajn artaĵojn. La blasfemado kaj la primokado de kredantoj estas jam tradiciaj elementoj de nia socia etoso. Eĉ la kredantojn tio ne plu ĝenas. Certe Dio sendos Rushdie-n inferon, kie li trovos la kompanion de Lukrecio, Voltaire, Sade, Freud, Marx, kaj de multaj aliaj, almenaŭ tiel okazos se li estas sufiĉe talenta, ĉar ne sufiĉas blasfemi por genii. Sen mortkondamno ĉu mi legintus eĉ linion de li? Eble. Mi ne povas scii. La ĉapitroj de Satanaj Versoj, kiujn mi legis estas riĉaj, vulgaraj, aludoplenaj. Ili emigas finlegi la libron. Espereble neniu murdos min antaŭ la ellego de la lasta ĉapitro. Ĉiumaniere legi aŭ ne legi libron estas mia privata afero se mi akceptas verdikton de mia okcidenta konscio. Tamen mi scias, ke nur malmulte da popoloj rekonas la liberojn de opinio, eldiro kaj publikigo. Ne nur Iranaj ŝijaistoj kredas ke publikaĵo povas esti samdanĝera kiel bombo aŭ bazuko-pafo. En lando, kiun oni kutime kredas civilizita, oni enkarcerigas homojn, kies nura delikto estis memorigi al civitanoj, ke ankaŭ ilia lando subskribis la Universalan deklaracion pri la homaj rajtoj. Ekzistas, eĉ en Eŭropo, landoj kiuj subskribis la deklaracion kiel leoneskan kontrakton, sub la premo de la tiama Usona superpotenco. Samkiel Irano, ili neniam intencis respekti ĝin en la hejma politika vivo. Sincera esperantisto neniam forgesu, ke krom dudeko da okcidentaj landoj, la homaj rajtoj estis nenies urĝa problemo kaj la Deklaracio eĉ kontraŭdiris fundamentajn principojn de fidoj islamismaj kaj totalismaj.

Ne la vivo aŭ la morto de blasfeminta Britia verkisto estas nuna problemo por esperantistoj, sed la rilato inter la interna ideo de Esperanto kaj ŝtatreligia rajto murdigi iun pro liaj (bonaj aŭ malbonaj) opinioj. Ni kutime respektas ĉiujn religiojn kaj ideologiojn, kiujn honestaj, sed ne devige kleraj aŭ inteligentaj, homoj konfesadas, ĉar ni supozas, ke eblas trovi malantaŭ ili la fundamentan homaranisman fidon. Sed kion ni devas fari, kiam la principo manifestita de respektinda ideologio estas negado de la celo esperantisma, de la paca kunvivado de diverskulturaj, mult-tradiciaj, ĉiurasaj etnoj?

Estus multe pli grave helpi Transilvaniajn sikulojn, kies vilaĝon alia ĉefpastro estas detruiganta, kies etnon li volas likvidi, ol subteni verkiston, kiu ja multon enspezis dank’al la senpaga reklamo farita al li de la fama imamo. Sed Rushdie estas pli akra ekzemplo de la perforto de la sama principo, kiu bataligas nin por savi la vilaĝojn de Transilvanianoj.

La Granda Ajatolo nenion inventis. Jam en la 12a jarcento, la Irania reganto Hasan-i-Sabbah dissendis siajn haŝise trejnitajn murdistojn en la mondon por buĉi siajn malamikojn. Ĉi tiu militmetodo estas eĉ pli homeca, ol lanĉi popolojn kontraŭ popolojn: nur riĉuloj kaj famuloj estis likviditaj. La islama leĝaro sendube postulas la morton de blasfemantoj kaj renegatoj, kaj ne agnoskas leĝan aŭtonomion de ŝtatoj en tiaj aferoj. Laŭ siaj konvinkoj kaj kredo, la Irana mulaaro rajtas kaj eĉ devas buĉigi Rushdie-n. Se ili ne starigas forpelan ekzemplon, la modernaj verkistoj eluzos la sanktajn skribojn islamajn kun la sama malrespekto kiel la niaj la niajn. Pensu do pri la filmo de Scorcese: La lasta tento de Kristo, aŭ de Godard: Mi Vin salutas Maria!

Ĉu ni prave opinias, ke artisto rajtas eldiri sian tutan inspiron? Ĉu ni ne eraras kiam ni postulas, ke argumentojn oni rebatu per argumentoj, ne per tranĉilo? Eble ni malpravas kaj eraras, sed nia esperantisma kulturo ne lasas dubon pri tio: la opiniodelikton la interna ideo neniam enhavis, nek enhavas. Rushdie verkis trilogion: La Infanoj de Noktomezo, Honto kaj Satanaj Versoj. Mi legos ankaŭ la du unuajn partojn. Se oni intencas murdi ĉiujn, kiuj faciligas al la verkisto Salman Rushdie diskonigi siajn librojn, ankaŭ mi volas esti sur la listo de mortintoj. Ne kiel privatulo, sed kiel redaktoro de Esperanto-revuo.

 
 
Eugene de ZILAH
 



© La Gazeto - 1989.03.15 - 2001.07.04. Viajn rimarkojn al TTT-red.