Karaj amikoj,
Vi finfine enmanigas vian LG-kajeron de 31jan01: lavango da teknikaj problemoj en La Gazeto-ejo prokrastis la aperon.
La dua mondmilito kaj ĝia kunteksto, pli ol duonjarcento poste, ankoraŭ restas viva en la menso de tiuj kiuj suferis ĝin. Tri tekstoj en tiu ĉi numero memorigas la dramon, per kvieta tono kaj sobraj vortoj. Du estas noveloj: La vojaĝo al Nederlando de nia nova kunlaboranto Truus van WOERDEN, kaj La kuirejo horloĝo elektita de Nora CARAGEA. La tria estas la intervjuo de politika ĵurnalistino Zlata FLEGO. Tiu ĉi intervjuo nature pritraktas ankaŭ aliajn temojn. Mi aparte dankas doktoron Ivo BOROVEĈKI pro la du akompanaj fotoj de TITO.
La pri-ĉapelo-debato plue viglas, humure ĉe francaj kolegoj DOUBLET kaj TORTEL, alarme sub plumo de germano Matthias BEHLERT.
Pro 5%-a kresko de presokosto en marto, la abonprezo plialtiĝos. Do reabonu tuj! Dankon!
Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.92 2001.01.30 Enhavo
AŭtorojMatthias BEHLERT, Katja BODNAROVÁ, Wolfgang BORCHERT, Nora CARAGEA, Jean-Pierre CAVELAN, Jana CICHOVÁ, Jean DOUBLET, EdZ, Zlata FLEGO, Lina GABRIELLI, Georgo HANDZLIK, JOHAN' LUKO, Josef KAVKA, Nikos KAZANTZAKI, Cesare PAVESE, Jirí RAMBA, Jean-Luc TORTEL, Angelos TSIRIMOKOS, Truus van WOERDEN, Eugene de ZILAH, Madeleine de ZILAH |
K A R A J
L E G A N T O J
|