OSIEK estas internacia societo, kiu celas la organizadon de
kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK).
Diskutado kaj
interŝanĝoj, ekzemple post lekcioj kaj kursoj, samkiel turismaj
aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al
disvolviĝo de vere internacia kulturo.
Enkadre de OSIEK, diversaj laborgrupoj prizorgas apartajn
kulturajn
agadojn: OSIEK-premio, NUV.
Novaĵoj
- 2011-11-12: Aliĝilo
por IEK'12 en Svitavy, Ĉeĥio (14a
-> 20a de julio 2012), havebla!
- 2011-04-25: Raporto pri IEK'11 en Wuhan aperis en El Popola Ĉinio.
- 2011-04-23: IEK'13 okazos en Saint-Amand Montrond (Francio, de la 20a
ĝis la 26a de julio 2013), kun temo Esperanta muziko.
- 2011-04-23: OSIEK-Premio
2011 atribuita al Laŭlum por traduko de Ĉe akvorando.
- 2010-07-23: IEK'12 okazos en Svitavy, Ĉeĥio (14a
-> 20a de julio 2012), kun temo Sciencfikcio kaj robotoj.
Malnovaj informoj
- 2010-07-23: OSIEK-Premio
2010 atribuita al Baldur RAGNARSSON pro traduko de Sagao de Njal.
- 2010-07-15: Aliĝilo
por IEK'11 en Wuhan (Ĉinio, 18a
-> 23a de aprilo), havebla!
- 2009-12-15: Aliĝilo por IEK'10
en Herzberg (Germanio, de la 17a
ĝis la 23a de julio 2010) havebla!
- 2009-07-24: IEK'11 okazos en Wuhan, Ĉinio (18a
-> 23a de aprilo), kun temo La ĉina
saĝo.
- 2009-07-24: IEK'10 okazos en Herzberg am Harz, Germanio (17a
-> 23a de julio), kun temo Kial Esperanto estas revolucia
lingvo?
- 2009-07-24: OSIEK-Premio
2009 atribuita al Spomenka ŜTIMEC pro Kroata milita noktlibro.
- 2009-07-24: Valoro de OSIEK-Premio plialtigita je
700
€.
- 2008-11-30: Aliĝilo por IEK'09
en Kondoros (Hungario, de la 18a
ĝis la 24a de julio 2009) havebla!
- 2008-07-18: IEK'09 okazos en Kondoros (Hungario), kun temo Humura
literaturo en Esperanto.
- 2008-07-18: OSIEK-Premio
2008 atribuita al Sergio Pokrovskij pro Komputika
leksikono.
- 2008-07-18: Nova komitato
elektita.
- 2008-02-15: Definitivaj aliĝilo kaj prezento por
IEK-2008 en Nova Gorica haveblas.
- 2007-07-20: IEK'08 okazos en Nova Gorica (Slovenio) de la 12a
ĝis la 18a de julio 2008, kun temo Fernando de Diego.
- 2007-07-20: OSIEK-Premio
2007 atribuita al Ĵak Le Puil kaj Armela Lequint pro traduko de Vojaĝo ĝis noktofino
de Celine.
- 2006-11-26: Aliĝilo
por IEK'07 en Pazarĝik (Bulgario, de la 14a
ĝis la 20a de julio 2007) havebla!
- 2006-07-21: OSIEK-Premio
2006 atribuita al André Cherpillod pro Konciza Etimologia Vortaro.
- 2005-12-12:
Aliĝilo por IEK'06
en Timişoara havebla!
- 2005-07-15:
IEK'07 okazos en Bulgario, kun temo Mitoj
kaj legendoj.
- 2005-07-15: OSIEK-Premio 2005 atribuita al Christian
Declerck pro Tarokoj
kaj epokoj.
- 2005-07-15: Valoro de OSIEK-Premio plialtigita je 600
€.