LG-Bonvenon
plena pagho   Antaŭ 200 jaroj | el LG-50 p.24

 

1794: La prosperiga kotonmaŝino

Antaŭ 200 jaroj kotono estis sufiĉe nova kosta neofta tekstilo en okcidentaj socioj, kvankam HERODOTO en siaj Historioj 25jarcentaĝaj jam mencias la paciencon necesan al manoj de hindiaj virinoj por disigi la kotonajn fibrojn disde la grajnoj.

Kotono estis pli komuna en Nord-Ameriko pro klimato favora kaj laboro sklava. Sed la sudaj farmistoj ne sukcesis kreskigi grandskale alian varion ol la mallongfibran, kiu postulas multe pli da laboro ol la longfibra: ĝiaj fibroj tiom forte alkroĉiĝas al la grajnoj, ke ŝiri ilin el la grajnoj estas longe, koste, kio bremsis la kultivadon kaj la eksportadon, kaj anemiigis la ekonomian vivon de la sudaj ŝtatoj.

Ĉio ŝanĝiĝis post alveno Georgion de juna inĝeniero el Nova Anglio: Eli WHITNEY. Infano, li talente familiariĝis kun plej diversaj iloj en la patra farma ilejo; juna viro, li entuziasmiĝis en la muzeo de Yale College pri fundamentaj maŝinoj importitaj el Britujo. Li estis 27jara kiam li diplomiĝis.

Tiam, bonfortune, intervenis riĉa vidvino, kiu enirigis en la plantejan medion la senmonan junan diplomiton. Tie li ekkonis la plantej-administranton Phineas MILLER kaj la tedan temporaban puriglaboron pri kotono. Estis aŭtuno 1793, la rikolto-epoko. Whitney decidis krei maŝinon kiu farus ĉi tiun laboron. En septembro 1793 li skribis al sia patro, ke en dek tagoj li fabrikis provekzempleron de maŝino, per kiu unu homo faras la laboron de 50! Tiele naskiĝis la kotonmaŝino (cotton gin, el angla engine, 'maŝino'). La 14an de marto 1794 li ricevis patenton, antaŭ proponi la maŝinon al la plantistoj.

Miller investis por konstrui uzinon de kotonmaŝinoj en New Haven en la industria regiono: Whitney estris la fabrikadon en la Nordo, Miller la vendadon en la Sudo. Konsekvence la ekonomio de la sudaj ŝtatoj rapide vigliĝis: ili fine povis produkti abundajn rikoltojn da kotono, nutri avidajn tekstilfirmaojn britajn kaj aliajn, pliriĉigi la plantejestrojn; 50% el la eksporto-enspezoj usonaj venis el kotono antaŭ 1860!

La kotonmaŝino perfekte ilustras tri faktojn. Unue, de post ĉirkaŭ 1800, la inventado de maŝinoj ne plu estas eŭropa specifo: juna Usono estas aliĝanta al la grupo de eŭropaj landoj kie ĝermas la industria revolucio. Due, maŝininventado ne plu estas specife porindustria. Trie, la vasta kultivebla surfaco usona kaj, kontraste, la grava manko de manlaboristoj spronas Usonon inventi la unuajn agrikulturajn maŝinojn: en la serio, kiu baldaŭ famigos McCORMICK kaj aliajn, Whitney kaj la koton-maŝino pioniris.

 
 
Magda Lena
 



© La Gazeto - 1994.01.31 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.