![]() |
![]() |
![]() |
"Ni estas mamuloj en la Kreta epoko, nia erao venos kiam la dinosaŭroj formortos" - Nikolao Gudskov
|
Karaj amikoj, Antaŭ monato mi ĉeestis prelegaron de la prestiĝa premiito Reinhard Selten; je la fino li respondis al diversaj demandoj, kaj diris energie: Esperanton oni lernas, almenaŭ parte, pro idealaj celoj kaj tio ankaŭ al mi diras ke, en la propagando por Esperanto, oni ne neglektu la idealan celon. Estas multaj homoj hodiaŭ, kiuj pensas ke oni unue akcentu la praktikan utilecon, kaj tio, laŭ mia opinio, estas malbona, ĉar oni ja bezonas idealisman impulson por lerni tion; oni ankaŭ povas kombini tion kun praktika utileco, ĉar ja estas praktika utileco, sed oni ne atentu ke iu ajn lernas Esperanton unue pro praktika utileco, kaj tie la propagando devas alparoli la idealisman sintenon. (29apr95) Tiun idealisman impulson eĥas la redaktoraj vortoj: ... homo, kiu volas ellerni Esperanton, havas en sia koro, almenaŭ nekonscie, la tiel nomatan internan ideon. En Kio ni estas por la ekstera mondo Nikolao Gudskov ankaŭ analizas la rolon de la idealo en la E-komunumo. LG59 ŝajnas sufiĉe nutra, sed ja estas 4 monatoj por ĝin digesti!! Ĝuu la someron! Ĝis oktobro! Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.59 |
K |
|
|
|
LG-59 |