LG-Bonvenon
plena pagho   5 esperantistoj plej ofte proponitaj kaj laŭstatute premiindaj | el LG-71 p.16

 

Osiek-premio '97

William AULD
  redaktis
  NOVA ESPERANTA KRESTOMATIO (Rotterdam, Nederlando, 1991, 509p)
  kaj tradukis
  LA MASTRO DE L' RINGOJ de John Ronald Reuel TOLKIEN (Jekaterinburg, Rusio: 1, 1995, 544p; 2, 1996, 430p)

La Nova Esperanta krestomatio ne estas nova eldono de la Fundamenta krestomatio, sed kolekto malsama, alikaraktera. Prave Auld decidis elekti enhavaĵojn pli legindajn kaj ial per si mem valorajn. Li ambicias "prezenti modestan superrigardon de la reala kulturo de la internacia lingvo" (p3). Ni atentu ĉe li tiun vorton "kulturo", vastasencan, kiu ja inkluzivas verajn literaturaĵojn sed ne estas al ili limigita. Entroviĝas ekzemple 31 rearanĝitaj pecoj el la Ekzercaro de Zamenhof, krom sekcioj titolitaj El vivo kaj scienco kaj Prilingvaj artikoloj.
  La ceteron de la libro plenigas bona antologio, kaj prozforma kaj versa....
  La libro montriĝas enhave valora kaj tre pensiga. Ĝi meritas lokon sur la librobretoj de ĉiu persono kiu serioze okupiĝas pri nia lingvo.
  (en Esperanto jan92, Edwin DE KOCK)

Pri la traduko de La Mastro de l' ringoj
  vidu la recenzon en tiu ĉi n-ro de LG.

*******

Maria BECKER-MEISBERGER
  redaktis
  INTERNACIE KUIRI (Antwerpen, Belgujo, 1990, 186p.)

Ĉu la receptoj estas facile realigeblaj por eŭropanoj? Ĉu ĉiuj necesaj elementoj estas haveblaj ĉe ni?
  Ho jes, ili estas facile realigeblaj por eŭropanoj. Unue, ĉar la plej multaj venis el Eŭropo kaj Ameriko. Due, ĉar la sendintoj aŭ mi mem donis variantojn se necesis. Kaj trie, ĉar en ĉiuj grandmagazenoj en okcidentaj landoj ekzistas sekcio por ekzotikaj nutraĵoj. Sed, mi devas konfesi, ke tri receptojn, verŝajne tre interesaj, el Ĉinio kaj Koreio, mi ne publikigis, ĉar mi ne kapablis kompreni la procedon de la kuirmetodo aŭ tute ne konas la bazajn materialojn, ekz. al mi tute ne konata fiŝo.
  Apenaŭ oni volas kredi, ke tiom da receptoj vi mem elprovis hejme. Ĉu ili estas nur 'oferto', kiun vi proponas je la respondeco de aliaj homoj?
  Escepte de la bujabeso mi elprovis ĉiujn kaj mia edzo kaj foje ankaŭ gastoj manĝis ilin senriske. Tute ne plaĉis al mi la 'manioka torto', farita laŭ mia maniero. Por doni al vi ideon kial mi okaze ne elprovas recepton, mi volas citi ekzemplon. En Monato 1990/1 ni publikigis italan specialaĵon, nomatan Napola sangokremaĵo. Temas pri dolĉa karnavala kremaĵo kun ĉokolado en kiun oni miksas porkan sangon. Kvankam mi manĝas budenon, mi ne kapablas labori per sango en la kuirejo.
  (el Pola Radio, intervjuo de Maria Becker-Meisberger)

*******

Fernando DE DIEGO
  tradukis
  CENT JAROJ DA SOLECO de Gabriel GARCIA MÁRQUEZ (Chapecó, Brazilo, 1992, 372p.)

Mi volus esti ankoraŭ ne leginta la splendan libron por denove volupte ĝui la unikan unuan legadon de rara juvelo en nia traduka trezoro. En ĉi tiu pintoverko kunfandiĝas la vulkana imago de García Márquez kaj la genia stilo de Diego. Kia aŭdaca entrepreno sin jungi por esperantigi tian plumon; mi jam legis mialingve alian romanon de García Márquez kaj konis la riĉon de lia vortostoko kaj taksas kuraĝa defio lin esperantigi. Ĉiuj, kiuj legis Doña Barbara aŭ Don Quijote en la tradukoj de Diego kaj en la propra lingvo ja scias, ke li perfekte transdonas stilon kaj etoson de hispanlingva verko.
  Cent jaroj da soleco komenciĝas jene:

"Multajn jarojn poste, fronte al la ekzekutplotono, kolonelo Aureliano Buendia memoris la pasee foran postmidon, en kiu lia patro prenis lin koni la glacion."

Tia frazo milde kaj ritme fluas tiom glate ke oni povas laŭtvoĉe legi ĝin sen stumblorisko kaj kun aldona plezuro. Provu voĉe diri la saman frazon kun "posttagmezo" prefere al "postmido"... vi detruos la muzikon de la frazo. Tio ne signifas, ke oni forpuŝu la vorton "posttagmezo" de nia lingvo, tute ne; eĉ estus pedante uzi "postmido"-n en konversado; sed ni respektu la rajton kaj taskon de trovemaj verkistoj, sen kiuj nia literaturo anemiiĝus. Fernando de Diego estas unu el ili.
  (en LG59, Madeleine de ZILAH)

*******

Andreo PETTYN
  realigis
  INTERVJUOJ POR POLA RADIO-ESPERANTO

"Al intervjuoj mi dediĉis grandan parton de mia profesia vivo...
  Laŭ mi, intervjuo, kiel formo de ĵurnalista komunikaĵo, estas plej efika, ĉar homo parolas al homoj. En intervjuoj speguliĝas, se ili estas bone faritaj, la vivanteco de E-o. Mi konas esperantistojn, kiuj surbendigas intervjuojn de Pola Radio kaj utiligas ilin en sia informado pri E-o kiel ekzemplon, kiu klare montras, ke en la internacia lingvo oni parolas vivantece, ke oni povas eĉ disputi antaŭ la mikrofono, ktp. Mi kredas, ke la ekzemplo de Pola Radio instigis ankaŭ aliajn radiostaciojn pli vaste utiligi la intervju-formon en la lokaj elsendoj pri E-o...
  ... kelkajn intervjuojn mi cirkuligas tra la E-kluboj, aŭ disponigas al lokaj radiostacioj parolantaj pri E-o, kio kaŭzas, ke ili pluvivas.
  Mia granda espero estas fondi hejme, en la kelo de mia domo, bone ekipitan surbendigejon de intervjuoj kaj E-libroj, t.n. 'parolataj libroj'..."
  (en LG65, Andreo PETTYN)

*******

Harald SCHICKE
  verkis
  LA KORPO DE LA HOMO (Hetzwege, Germanujo, 1-a eld. 1993, 148p.)

Jen libro peranta al vi la bazajn sciojn pri konstruo kaj funkciado de la homa organismo. En lingvaĵo komprenebla por laikoj vi konatiĝas kun la mirakloj de la homa vivo. 72 ilustraĵoj facile komprenigas la necesajn fakvortojn. Post nur du jaroj la eldonisto prezentas la duan pliampleksigitan eldonon.
  
  Jen la juĝo de leganto: "...kristalpure kaj freŝige efikanta, fake senriproĉa esperantaĵo! ... kaj la temo, kaj ties prilaboro apenaŭ havas precedenton en nia literaturo."
  (LG)

*******

Aliaj proponoj ricevitaj

André ALBAULT: VOJAĜO TRA LA LANDOJ, 200p.
  D-ro Albault renkontiĝis kun la malnova kaj longe diskutita demando pri la landnomoj.... Al tio li dediĉis plurajn jarojn de studado kaj enketado, kies rezultojn kaj konkludojn la leganto trovos en ĉi tiu libro... Gaston WARINGHIEN

Detlev BLANKE: traduko de Manifesto de la Komunista Partio (de Karl Marx kaj Friedrich Engels), 82p 16,5 x 21,5 cm.
  La verko tradukita de Blanke', kun klareco kaj precizeco, inteligenteco en la notoj kaj postparolo, grande helpos nian mondkulturon internigi kaj asimili la pensulon de la proleta revolucio. LG35, EdZ

Probal DAŜGUPTO: traduko de MI JUNA (de Manashi Das Gupta), 102p.
  Skizo de la vivo en Bengalio dum la tridekaj kaj kvardekaj jaroj en la perspektivo de sendependema knabino. libro-katalogo de UEA

Daniela DENEVA POWER: TERTREMOJ - ĈU ENIGMO?, 148p.
  Popularscienca enkonduko en sismologion, la sciencon pri tertremoj.
  libro-katalogo de UEA

Endre DUDICH: ĈU VI KONAS LA TERON?, 218p.
  Altnivela enkonduko en la geologion kun abundaj figuroj kaj tabeloj.
  libro-katalogo de UEA

Jean-Claude GIONCO: traduko de Paco en Ŝtormo (de Marc A. Rohrbach), 153p.
  Senĉese reeldonita ekde 1933, nune esperantigita, ĝi atingas novan trafpovon: ĝi donas apogon al ĉiu homo serĉanta vivon pli bonan. J.E.A.N. Movado

Pastro Ulrich Hatto VON HATZFELD: finredaktado de 2-vol. Roma Meslibro por dimanĈoj kaj festoj: Meslibro, 216p kaj Legaĵaro, 688p.
  La protestanta pastoro Adolf Burkhardt, kiu prizorgas la germanan Esperanto-bibliotekon en Aalen, diris tute entuziasme: "Estas certe la plej bela esperanta libro de la lastaj jardekoj"... Albrecht KRONENBERGER

Roger IMBERT: traduko de LA DERVIŜO KAJ LA MORTO (de Meŝa Selimoviĉ), 310p.
  Hodiaŭa mondkulturo ne rajtas ignori islamanojn... Selimoviĉ' parolas al ni pri ĉi tiuj eŭropanoj tute apartaj. Kaj kion li diras estas kapturniga. Dudekjara loĝado en Bosnio ne sufiĉus por ekhavi la konon pri bosnia animo, kiun ĉi tiu lerta romano donas al ni... LG39, EdZ

G F MAKKINK: NIA FUNDAMENTO SUB LUPEO , 128p.
  Makkink prezentas la ĉefajn proprecojn de Esperanto, nome: natureco, internacieco, simpleco, reguleco, kohereco, klareco kaj logikeco, ĉiam kun penetraj konstatoj... ja la libro estas minejo de konendaj eksplikoj. enkonduko, J Régulo PEREZ

Stefan MAUL: editorado de DEKLINGVA MANLIBRO PRI POLITIKO , 460p.
  Ĝi klarigas kun nuntempeco kaj akurateco la fakan kaj ĉiutagan lingvaĵon pri politiko, ekonomio k.a. La elekto de kapvortoj estis plej bunta, kio ja necesis por pritrakti tian fakon kia politiko: do tuj utila libro. Komputile eldonita, ĝi facile evoluos.
  LG59, Bruno MASALA

Daniele MISTRETTA: traduko de LA SERĈADO DE LA PERFEKTA LINGVO (de Eco), 320p.
  ... mi devas gratuli la tradukinton pro flua, eleganta elitaligo de tiu ĉi rimarkinda libro de Umberto Eco. La Brita Esperantisto, sep-okt96, Paul GUBBINS

ŜULCO Rikardo: PLEDO POR UNUECA LINGVO, 288p.
  Ne imagebla estas konsideri lingvistike Esperanton, sen legi tiun verkon. Ŝulco trafe revenas al la ĉefa esenca motivo de Zamenhof krei la lingvon: logiko... Verko leginda, necesa, altkvalita. LG2, Walter ZELAZNY

Eli URBANOVÁ: HETAJRO DANCAS, 460p.
  Unua vera aŭtobiografio en la Internacia Lingvo de, kroma avantaĝo, atentinda verda poetino. Hetajro dancas pritraktas, se paroli iom literaturscience pri la ĝenro, la evoluon de la propra personeco, kiun Eli klopodas komprenigi pere de analizo de sia psika kaj fizika plenkreskiĝo, siaj vivcirkonstancoj, kaj specifaj travivaĵoj.
  LF161, Ed BORSBOOM

Mila VAN DER HORST-KOLINSKA: televida E-kurso Mazi en Gondolando.
  ... la esperantistoj eksentis perfekte la signifon de televida profesia kurso: preskaŭ 2000 ekzempleroj de sufiĉe multekosta esperantaĵo estis venditaj dum apenaŭ duono de jaro! Temas pri tute senprecedenca verko en Esperanto...
  Esperanto-jan96

XIE Yuming: traduko de RUĜDOMA SONĜO (de Cao Xueqin) volumo 1, 598p.
  Akademiano, s-ro Xie tradukis la romanon kiel eble plej aŭtente. De la signifplenaj personaj nomoj al la delikataj ĉinlingvaj rimoj kaj ĝis la metafizikaj etosoj...
  Esperanto apr97, MAO Zifu
  

 
 



© La Gazeto - 1997.06.15 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.