![]() |
![]() |
![]() |
Ed BORSBOOM
|
Karaj Amikoj, De longaj jaroj Ed BORSBOOM elĉerpas siajn fortojn por La Gazeto. Li disponigas al la re-vuo sian erudicion, sian sperton, sian talenton, aparte en la literaturaj kaj recenzaj rubrikoj. Li de nun estas kunredaktisto: tio ĉi reguligas faktan situacion. Ni ĉiuj ĝojas kaj dankas lin. La artikolo de Ginta UITTENBOGAARD Zamenhof kaj Litovio en LG93 fajrigis debaton: ni aperigas du tujajn reagojn. Kelkaj nocioj pri "zetetiko" okupas preskaĵ la duonon de tiu ĉi kajero: en ampleksa arti-kolo de franca sciencisto Henri BROCH, kaj en en-konduka intervjuo kun li. Tiu nova temo verŝajne ankaŭ vekos vian atenton kaj LG estas preta aperigi viajn prikomentojn. Por ripozi viajn cerboĉelojn, en la lastaj paĝoj vi trovos la kutimajn agrablajn recenzojn kaj plaĉan rakonton de Roza AUMEUNIER. Listo de koboldaĵoj venontnumere. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.94 |
K |
|
|
|
LG-94 |